La asocio Armor-Esperanto serĉas junan esperantiston por plenumi Civitan
Servon, kies celo estas interesigi, ĉefe junulojn, pri uzado de Esperanto
kiel komunikilo internaciskale.
Proponataj taskoj:
- partopreno en instruado de Esperanto al novuloj: infanoj kaj junuloj en
lernejoj kaj junlaboristaj loĝejoj;
- partopreno en estigo de rilatoj inter ties junuloj kaj eksterlandaj
junuloj
- partopreno en la akceptado de eksterlandaj esperantistoj: preparado de
ties prelegoj kaj restado en la departemento
- partopreno en la organizado de eventoj, faciligante la interŝanĝojn
inter lokaj kaj fremdaj esperantistoj
- partopreno en la kreado kaj plibonigo de instruiloj
- partopreno en la komunikado de la asocio departementskale: rilatoj kun la
lokaj gazetoj kaj radioj, kreado/plibonigo de flugfolioj, broŝuretoj,
ekspozicio-paneloj kaj plibonigo de la retejo de la asocio.
La fina elekto de la taskoj estos farita kun la junulo, laŭ ties deziroj,
kapabloj kaj persona profesio-projekto.
Por plenumi la taskon la junulon helpos la asocio per aliĝo al:
- esperantaj kursoj kaj studperiodo (en la kastelo de Greziljono)
- kursoj por plibonigi la kapablon paroli france.
Kondiĉoj:
- aĝo: de 18 ĝis 25 jaroj
- agado por la asocio 24 horojn semajne
- civitaneco de unu el la landoj de Eŭropa Unio (pro la francaj leĝoj)
- kono de Esperanto kaj la franca minimume sur la nivelo B1 aŭ B2 laŭ la
KER-sistemo
La junulo ricevos ĉiumonate:
- stipendion de la franca ŝtato
- monhelpon de la asocio por nutraĵoj kaj privataj veturadoj
La franca ŝtato zorgas pri la sansekuro.
Daŭro: 8 monatoj
Dato de la komenco: inter la 1-a de marto kaj la 1-a de aprilo
Kontakto: Laurent PEUCH (ltpeuch ĉe
hotmail.com)
Se vi interesiĝas, sendu vian kandidatiĝon (kun vivresumo kaj motiviga
letero) ĝis la 20-a de januaro al la adreso: Laurent PEUCH (ltpeuch ĉe hotmail.com).