Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 400 (2015-01-09)
Civita Servo en la departemento Côtes d'Armor en Bretonio, Francio

La asocio Armor-Esperanto serĉas junan esperantiston por plenumi Civitan Servon, kies celo estas interesigi, ĉefe junulojn, pri uzado de Esperanto kiel komunikilo internaciskale.

Proponataj taskoj:

- partopreno en instruado de Esperanto al novuloj: infanoj kaj junuloj en lernejoj kaj junlaboristaj loĝejoj;

- partopreno en estigo de rilatoj inter ties junuloj kaj eksterlandaj junuloj

- partopreno en la akceptado de eksterlandaj esperantistoj: preparado de ties prelegoj kaj restado en la departemento

- partopreno en la organizado de eventoj, faciligante la interŝanĝojn inter lokaj kaj fremdaj esperantistoj

- partopreno en la kreado kaj plibonigo de instruiloj

- partopreno en la komunikado de la asocio departementskale: rilatoj kun la lokaj gazetoj kaj radioj, kreado/plibonigo de flugfolioj, broŝuretoj, ekspozicio-paneloj kaj plibonigo de la retejo de la asocio.

La fina elekto de la taskoj estos farita kun la junulo, laŭ ties deziroj, kapabloj kaj persona profesio-projekto.

Por plenumi la taskon la junulon helpos la asocio per aliĝo al:

- esperantaj kursoj kaj studperiodo (en la kastelo de Greziljono)

- kursoj por plibonigi la kapablon paroli france.

Kondiĉoj:

- aĝo: de 18 ĝis 25 jaroj

- agado por la asocio 24 horojn semajne

- civitaneco de unu el la landoj de Eŭropa Unio (pro la francaj leĝoj)

- kono de Esperanto kaj la franca minimume sur la nivelo B1 aŭ B2 laŭ la KER-sistemo

La junulo ricevos ĉiumonate:

- stipendion de la franca ŝtato

- monhelpon de la asocio por nutraĵoj kaj privataj veturadoj

La franca ŝtato zorgas pri la sansekuro.

Daŭro: 8 monatoj

Dato de la komenco: inter la 1-a de marto kaj la 1-a de aprilo

Kontakto: Laurent PEUCH (ltpeuch ĉe hotmail.com)

Se vi interesiĝas, sendu vian kandidatiĝon (kun vivresumo kaj motiviga letero) ĝis la 20-a de januaro al la adreso: Laurent PEUCH (ltpeuch ĉe hotmail.com).

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026