La reta reprezentejo de UEA ricevis renovigon. Temas ankoraŭ pri evolua
kaj enhave ne revolucia ŝanĝo. La retejo iĝis pli facile uzebla kaj pli
facile administrebla, sed la klopodoj fari ĝin pli belaspekta ankoraŭ
daŭras (volontuloj por helpi ĉe tio estas bonvenaj).
Daŭras ankaŭ finfarado kaj transigado de informoj de kelkaj partoj de la
malnova retejo, kiu restos provizore atingebla ĉe http://malnova.uea.org/.
La nova retejo transprenis la funkciojn de la reta Jarlibro (http://reto.uea.org/), escepte de kelkaj
malgrandaj funkcioj, pro kio ankaŭ tiu subretejo plu restas atingebla. Por
posta tempo restas la renovigo de la reta Katalogo, kiu estas daŭre
atingebla ĉe http://katalogo.uea.org/.
La renovigo de la retejo estas certagrade teknika kaj efektivigita rezulte
de la kelkjaraj laboroj de unu volontulo, Andrej Grigorjevskij.
Longperspektive estas planata pli drasta kaj profesia renovigo, por kiu
estas rezervita mono el la kapitalo de UEA. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de
UEA, N-ro 559, 2014-11-28). Legu pli: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2014/Renovigita-retejo-de-UEA-ekfunkciis