Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 399 (2014-12-12)
UEA INVITAS PRELEGI EN LA IKU-SESIO EN LILLO

Kadre de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25a de julio ĝis 1a de aŭgusto 2015) okazos la 68-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete aŭ paperpoŝte: Prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo (rete: amri ĉe huji.ac.il).

La proponoj alvenu plej laste la 31-an de januaro 2015.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el la prelego kadre de IKU kaj el du kromaj prelegoj. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

Ĉiu preleganto devas mem zorgi pri sia aliĝo al la 100-a UK. Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU (http://www.uea.org/dokumentoj/IKU/index.html). (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 558, 2014-11-21) Legu pli: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2014/UEA-invitas-prelegi-en-la-IKU-sesio-en-Lillo

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026