- La programo pli kaj pli estas malkaŝita. Rigardu la novaĵojn en http://jes.pej.pl
- Dum JES 2014 tostoj ne mankos, specife en la silvestra balo :) Ne mankos
ankaŭ Kapriol’ kiu koncertos kaj faros dancatelieron! :)
- UNIKAĴO - Nekredeblan ĝojon por viaj oreloj portos mikso de bluso,
roko, folko kaj eksperimenteca muziko kiun prezentos en JES 2014 juna
germana muzikgrupo "Karpfen diem" aŭ aliel "La Berlinanoj"! Ne maltrafu
ĝin! :)
- Ĉu vi estas sciencisto, esploristo aŭ alia fakulo kaj volas prezenti
vian kampon? Prelegu en JES! Post ege ĝueblaj prelegsesioj en la
pasintjara JES kaj la ĉi-jara IJK, la Komisiono pri Scienca kaj Faka Agado
de TEJO daŭrigas sian programon de mallongaj prelegoj pri diversaj
sciencaj temoj. Sendu vian nomon kaj 3-frazan priskribon por 9-minuta
prelego pri via temo al hiyayaywhopee ĉe gmail.com!
- AMO vojaĝos al JES: ek al trejniĝo! Se vi spertiĝemas pri la ŝlosilaj
agadoj por sukcese antaŭenigi E-organizon, nepre aliĝu al AMO-8,
trejnseminario okazigota en JES danke al la kunlaboro inter UEA kaj TEJO.
Dum AMO-8, kies ĉeftemo estos "Esencaj elementoj por sukcesa E-organizo",
vi povos trejniĝi pri kvar temoj: grupformado, informado, eksteraj
rilatoj, financmastrumado; la seminario okazos en kvar duontagoj. Se vi
scivolemas, bv. kontakti la organizantojn ĉe at(ĉe)tejo.org! :-)
- Karaj! Jam eblas aliĝi al la ekskursoj de JES! :) https://docs.google.com/forms/d/1aOL75rWWOZ_9P18uWjFJKLNEAPoN5XVK4hJFviAwa7I/viewform