Post la eniro de TEJO en la ĉefan plenumorganon de IKRIO (Internacia
Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj -
http://icmyo.org/), estas nun la vico de
sukcesoj sur la eŭropa nivelo.
La Ĝenerala Asembleo de la Forumo Junulara Europa (FoJE), ĵus okazinta en
Kluĵo (Cluj-Napoca, Rumanio) akceptis amendon de TEJO pro okazigo de siaj
kampanjoj en pluraj lingvoj, kaj ne nur en la angla - kiel okazis ĝis nun.
Tiu ĉi sukceso des pli valoras, ĉar la estraro de FoJE donis sian
kontraŭan opinion antaŭ la voĉdono. Tre helpis daŭra retumado kaj
kontaktado kun aliaj organizoj, kiujn elstare entreprenis la
TEJO-reprezentantoj - Michael Boris MANDIROLA kaj Veronika POÓR. La
asembleo ankaŭ aprobis la novan kondut-kodon de FoJE, kiu aparte
inkluzivas kontraŭon al la lingva diskriminacio.
Plia ĝojiga novaĵo estas la elekto de Michael Boris MANDIROLA en CBMA
(Consultative Body on Membership Applications – Konsult-Konsilio pri
Membraj Aliĝpetoj) de Forumo Junulara Eŭropa. La konsilio, en kiu membras
du reprezentantoj el Naciaj Junularaj Konsilioj kaj du el Internaciaj
Junularaj Neregistaraj Organizoj, havas la taskon trakti la membriĝpetojn
de novaj organizoj, la petojn pri statusŝanĝoj de la nunaj membroj kaj
ĝiajn membrec-reviziadojn por verki rekomendojn al la membrokonsilio.
Plia atesto pri la rekono de TEJO kiel serioza partnero kaj agadoriĉa
organizo, fidinda kaj kunlabora. Ni ĉiuj bondeziras sukceson al Michael
Boris en lia nova posteno serve al la eŭropa junularo.
Tiu ĉi sukceso sekvas multjaran laboron de TEJO en la kampo de eksteraj
rilatoj kaj en multjara aktiva partopreno en la plej diversaj agadoj de
FoJE, de la Ĝeneralaj Asembleoj ĝis la laborplanaj diskutoj, de la
renkontiĝoj pri junulara laboro ĝis la internacia kunlaboro kun Ĉinio
kaj Afriko, kaj en multaj aliaj.
Tiu ĉi sukceso estas sukceso de ĉiuj laborantoj kaj subtenantoj, kaj
ĉiujn mi volas elkore danki per tiu ĉi mesaĝo.
Se vi volas finance subteni la agadon de TEJO pri eksteraj rilatoj, bv.
konsideri donaci pere de UEA kun la priskribo: "TEJO-KER". Pagmanieroj
estas priskribitaj ĉe
http://uea.org/alighoj/pag_manieroj.html
Koran dankon! Ĉiam antaŭen!
Francesco Maurelli, Komisiito de TEJO pri eksteraj rilatoj