La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas
partoprenantojn por la 66-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 100-a
Universala Kongreso en Lillo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne
ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas
esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo
Infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo.
Detala regularo haveblas ĉe UEA, kaj legeblas ankaŭ ĉe
http://uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html
.