En konkurso de UEA, Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García
Gutiérrez el Kubo ĉi-printempe gajnis subvencion por vojaĝo al Vieno kaj
partopreno en la terminologia somerlernejo, kiun la internacia terminologia
reto TermNet okazigis de la 14-a ĝis la 18-a de julio. Reveninte de
Aŭstrio ili rakontas pri siaj spertoj.
"Mi ne povis imagi kiel profunda interrilatiĝo ekzistas inter mia studfako
kaj Terminologio […] mi nun havas pli konkretan bildon pri kiel prepari
terminologian projekton”, asertas Ariadna Garcìa Gutièrrez.
"Dankon al UEA kaj TEC – sen ilia financa subteno neniamaniere mi havus
eblon partopreni”, raportas Aida Čižikaitė.
La raportoj de la du stipendiuloj nun legeblas en la biblioteko de la
Terminologia Esperanto-Centro (TEC) ĉe http://esperanto.net/tec/. Mélanie
Maradan, komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj kaj organizinto de la
ĉi-jara konkurso, intencas starigi similan stipendi-eblon en 2016 por
kapabligi pli da Esperantistoj pri la terminologia fako. TEJO-membroj pretu
por konkursumi! Kontaktu: Mélanie Maradan (melmaradan ĉe yahoo.fr)