Por kreskigi la junularan e-movadon en Azio, la komisiono celas:
- Regule interŝanĝi spertojn, ideojn kaj informojn pri siaj agadoj;
reprezentantoj de la diversaj landoj estas bonvenaj raporti.
- Helpi ekigi movadon en najbaraj landoj, kie momente ne estas aktivuloj
- Kunorganizi junularajn aranĝojn, kiel Komuna Seminario kaj
trejnseminariojn
- Kune partopreni en projektoj
La listo TEJO - Landa agado – Azio estas malfermita al ĉiuj
esperantistoj, kiuj interesiĝas pri movado de junuloj en Azio.
Tie ĉi vi povas sekvi novaĵon de e-movado en Azio, libere komenti al
temoj, doni iu ajn proponon, ktp
Legu pli pri landa agado en la laborplano (http://bit.ly/laborplano2013) kaj
se vi volas partopreni la komisionon aliĝu skribante al landa.agado ĉe tejo.org!