La tradicia novjara aranĝo por familioj kaj plenkreskuloj okazos en urbo
Jülich, Germanio, inter Köln kaj nederlanda limo (kun plilongiga ebleco
ĝis 4 januaro 2015).
Jam pasintjare ni anoncis la adiaŭon de niaj longjaraj kaj tradiciaj
Internaciaj Festivaloj, sed pluraj demandis, pluraj petis, pluraj sopiris
al plia IF - ni do prokrastas la adiaŭon je unu jaro ... venis la ideo kaj
instigo okazigi ankoraŭ unu plian IF, nome la 31-an en tute nova domo en
Jülich, urbo inter Köln kaj Aachen resp. nederlanda/belga limoj. Legu
pli: http://www.internacia-festivalo.de/