La Eŭropa Rendevuo de Stella bonvenigas ĉiujn, esperantistojn kaj
neesperantistojn je ĉiuj aĝoj. La Eŭropa Rendevuo ĉiujare akceptas
centon da partoprenantoj, kaj estas ideala okazo por renkonti kaj konatiĝi
kun esperantistoj el norda kaj tuta Francio, Britio, Belgio, Germanio, k.a.
La Eŭropa Rendevuo de Stella okazas dum novembra semajnfino: En 2014 ĝi
disvolviĝos de sabato la 15-a ĝis dimanĉo la 16-a de Novembro. Ĝi
kunligas diversgradajn Esperanto-staĝojn kaj distraĵojn, en plej amika
etoso. La Eŭropa Rendevuo de Stella estas la plej grava Esperanto-aranĝo
en norda Francio!
Aliĝu rapide! La nombro de partoprenantoj estas limigita!
Legu pli: http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm