Korusemuloj…, Kantemuloj…, Muzikemuloj...
Foje venu en Arjeĝujon por sperti kunkantadon plurvoĉan sub gvido de la
Bulgarino Zravka BOJĈEVA-LeNEPVEU, jam 4 el niaj staĝojn gvidinta.
Ni ĉiutage kantos 5 horojn kaj povos plie turismi, debati, ludi, lerni
E-on... laŭplaĉe, ev. skii kaj krome pluraj partoprenontoj ankaŭ
folkmuzikemaj alportos siajn instrumentojn por eventuale ludi kun lokuloj:
Gérard, Patrick, Alyson & aliaj. Trian fojon ankaŭ ŝatita anglino
Jud GRETTON ĉeestos por TajĈi-ece prepari la kor(p)ojn. Petu pliajn
informojn de JORGOS: tel-n° 33 / 0 468 605 417 aŭ retadrese tutpeko ĉe aliceadsl.fr