La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas jam por la 41-a fojo al la
Malferma Tago, ĉi-foje sabaton, la 29-an de novembro. Unuafoje la Malferma
Tago okazis 20 jarojn pli frue, en novembro 1994, kaj estis tiel ŝatata de
vizitantoj, ke ĝi fariĝis komenco de regula aranĝo, okazanta dufoje
ĉiujare.
En la 41-a Malferma Tago oni aŭdos tri prelegantojn. La fama movada
ĵurnalisto, organizanto kaj entreprenisto László Szilvási traktos du
temojn. Sub la titolo Ĉu asocioj bezonas membrojn? li parolos pri la nuna
stato kaj perspektivoj de neprofitcelaj kaj neregistaraj organizaĵoj en la
interreta epoko. En sia dua prelego li analizos spertojn kaj problemojn de
la amasa instruado de Esperanto en Hungario. La estrarano de UEA Barbara
Pietrzak prezentos la kampanjon Montevideo 60, al kiu UEA invitas la
esperantistojn por marki per mulflanka agado la 60-an datrevenon de la
Esperanto-rezolucio akceptita de Unesko en 1954. Inĝeniero Toon Witkam ,
kiu siatempe iniciatis la pioniran projekton Distribuita Lingvo-Tradukado
(DLT) de la nederlanda firmao BSO, prelegos pri la historio kaj disvolviĝo
de aŭtomata tradukado.
Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj
kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de
ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de
esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ
senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis
la 17-a horo. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 555, 2014-09-24)
Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=555