Jam venis aŭtuno kaj HEJ decidis organizi unutagan ekskurson al la limo de
Slovakio kaj Hungario.
Iomete revivigi la tradicion de HURA (aŭ HURAS, HURKAS ktp. ), kie
HUngaroj Renkontas Aŭstrojn, ni invitas vin promenadi kun ni en ambaŭ
urboj: Komárom kaj Komarno.
La hungaroj de Budapeŝto ekiros je 9:20 per la trajno de stacidomo Déli.
Ĝi alvenos kvaron horon antaŭ la 11a, do tial ni proponas renkontiĝi je
la 11a ĉe la trajnhaltejo por renkonti ĉiujn, kiuj venas el aliaj
direktoj. Legu pli: https://www.facebook.com/events/812802925438864/?ref=3&ref_newsfeed_story_type=regular