Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 394 (2014-10-18)
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR.14), Rabka-Zdrój, Polando, 21a ĝis 23a de novembro

ĈAR estas pornovula, junulara renkontiĝo kiu ĉi-jare okazos inter la 21-a kaj 23-a de novembro en la urbo Rabka-Zdrój.

Multaj emas lerni esperanton, sed ĉiutagaj taskoj estas tiom elĉerpantaj... Do ni kreas la okazon dediĉi unu semajnfinon por gustumi ĝin - okazos kursoj por tutkomencantoj!

La dua celo de ĈAR estas ebligi al tiuj, kiuj jam iom kursumis praktiki internacian lingvon en internacia medio. (Kaj por spertuloj estas okazo ekkoni polajn novulojn!)

En antaŭaj jaroj organizata de Aŭroro, ĉi jare viajn laŭdojn sendu al pej (ĉe) pej.pl. Legu pli: http://krakovanoj.pl/ĉar/index.html

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026