Antaŭ iom pli ol monato, kun ioma prokrasto ligita kun sanproblemoj de nia
Ĝenerala Sekretario, ni rekomencis nomumadon de komitatanoj. Post monata
laboro jen mi ĝojas prezenti al vi la rezulton, kies unua konstato estas,
ke ni havas nun la plej grandan komitaton almenaŭ en la lastaj 10 jaroj.
En la komitato membras 31 komitatanoj A reprezentantaj Landajn Sekciojn, 2
komitatanoj A reprezentantaj Fakajn Sekciojn, 4 komitatanoj B
reprezentantaj individuajn membrojn, neniu komitatano C (elektata de
komitatanoj A kaj B) kaj 7 estraranoj. Sume do estas 44-persona Komitato de
TEJO. Tiu nombro ankoraŭ povas kreski, ĉar ni esperas ke ankoraŭ iuj
Landaj Sekcioj nomumos siajn komitatanojn aŭ entute novaliĝos al TEJO,
aŭ elektiĝos novaj komitatanoj C.
Amike, Łukasz
Prezidanto de TEJO