La retradiokanalo Muzaiko (
http://muzaiko.info/) ekde la kongresa
sezono elsendas refoje ĉiutage almenaŭ unu novan programeron pri
diversaj, kaj movadaj, kaj ĝeneralaj klerigaj temoj el ĉiuj kontinentoj -
kaj plia bona novaĵo: laste aldoniĝis 100 novaj kantoj al la ludlisto de
Muzaiko. Aŭskultu, kaj kontribuu al la programo de Muzaiko - skribu viajn
demandojn, komentojn al
info ĉe
muzaiko.info kaj ŝatu la paĝon de Muzaiko en Vizaĝlibro.