Ĉi-jare, SFERO okazos de vendredo la 17a ĝis dimanĉo la 19a de oktobro.
Ni loĝos en la domo Adonia en Vordemwald, Argovio. Plie, okazos speciala
evento sabate: la unua Svisa Esperanto-Junularo-kantkonkurso.
La limdato por aliĝi estas la 30a de septembro! Do aliĝu rapide! :-)
Ĉe nia retejo (http://alawa.ch/wp/sfero/), vi trovos
aliĝilon, kaj diversajn informojn pri la semajnfino kaj loĝloko.
Ni esperas kunvivi tiun semajnfinon kun vi!
Venu diskuti pri SFERO en nia Facebook grupo: https://www.facebook.com/groups/225040314217529/!
Sfereme, la organizteamo