Kiel jam anoncite, la venonta staĝo de Interkant' okazos de la 25a
(10h) ĝis la 29a (15h) de oktobro 2014 en Gresiljono sub estrado de
Zdravka kaj Maja.
Mi denove precizigas ke ni ne postulas daŭran engaĝigon. Nia projekto
adaptiĝos laŭ la partoprenantoj, vi povas partopreni tiun ĉi staĝon sen
esti certa pri kio okazos poste, nur por la plezuro kunkanti kaj renkonti
aliulojn. La aliĝo fariĝas sur la ttt-ejo de la kastelo de Gresiljono (htttp://www.gresillon.org)
Interkant' okazas kadre de ''Aŭtune'' de la 24a
de oktobro ĝis la 3a de novembro, do ni povos ĝui la ĉeeston de aliaj
homoj kaj vesperojn, ktp. vi povas ankaŭ pli longigi vian ĉeeston por
partopreni la kursojn kaj aliajn aktivaĵojn de
''Aŭtune''. Ni instigas vin viziti la ttt-ejon de la
kastelo de Gresiljono por malkovri la enhavon kaj detalojn de
''Aŭtune''.