La Vojaĝo planas aranĝi somere de 2015 jaro la Domon por vojaĝantoj, petvojaĝantoj, dorsosakuloj ktp en urbo Ulanbatoro, Mongolio
Domo por vojaĝanto en Ulanbatoro estas internacia projekto destinata por
ĉiuj vojaĝantoj, vizitontaj la urbon, kiuj dividas niajn valorojn kaj
ideojn, kaj same akceptas kaj respektas regulojn fiksitajn en ĝi. Ĝi
malfermiĝos en mongola ĉefurbo en lastaj tagoj de junio (dato estas
findecidota). Planata daŭro de agado: unu monato. Legu pli:
http://vojaĝo.info/domo-de-vojaĝantoj-ulan-batoro-2015/
(Skribu vojaĝo kaj vojaĝantoj per x-kodo!)