Temas pri tre enhavriĉa trejnado pri grupformado, projektmastrumado kaj
teamlaboro: per ĝi vi povos akiri utilajn konojn kaj kapablojn pri la
jenaj ĉefaj temoj:
- Procezo de teamformado kaj disdivido de la diversaj roloj ene de teamo
- Interkomunikado ene de teamo
- Aplikindaj kaj evitindaj decidmanieroj ene de teamo kaj konfliktsolvado
- Diferenco inter agado kaj projekto
- Vortumo de vizio, misio kaj valoroj de via grupo
- Apliko de FLAM-analizo (Fortoj, Lamaĵoj, Avantaĝoj, Minacoj) al via
grupo, por pli funde kompreni ties nunajn ecojn kaj la konkretajn
cirkonstancojn en kiuj ĝi agas kaj agos.
- Difino de celoj, strategioj kaj taskoj por pliefikigi vian teamagadon
- Projektplanado kaj tempomastrumado
- Evaluado de via teamagado
Se vi emas ektrejniĝi per tiu ĉi nova rettrejnado, bv. skribi al rtteamo ĉe tejo.org, tiel ke niaj
lertaj trejnistoj povu helpi vin pluevoluigi viajn kapablojn; krome, bv. ne
forgesi helpi diskonigi tiun ĉi trejneblon, tiel ke pluraj junaj aktivuloj
povu plispertiĝi per ĝi! ;-)