Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 390 (2014-09-07)
11a Rata Rendevuo, Rinteln, Germanio, la 11an de oktobro 2014

La "Ratkaptista Bando" kore invitas al la 11a Rata Rendevuo en Rinteln, sabaton, la 11an de oktobro 2014:

- ekde la 9a: renkontiĝo por frualvenantoj en la glaciaĵkafejo "Rialto", Marktplatz 5, por trinki kafon;

- 10a-12a: renkontiĝo ĉe la noktogardista monumento sur la foira placo, komenco de la ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro de Rinteln kaj la muzeo "Eulenburg" ("Strigokastelo"), Klosterstr. 21

- poste ĉirkaŭ la 12a 15: tagmanĝo en la restoracio "Grammophon", Mühlenstr. 15, kun elrigardo al la Vezero, kaj jarĉefkunveno de EMAS (Esperanto Malsupra Saksio) ekde la 13a horo

- 14a 30-16a 30: ĉiĉeronado tra la entrepreno, inkluzive de gustumado de la produktoj kaj amuza aĉetebleco ĉe la firmao Schwarze & Schlichte, Dankerser Str. 24, (certe vi konas kelkajn de la brandoj kaj likvoroj, kiuj estas produktitaj kaj enboteligitaj ĉi-tie ;-) )

- poste laŭ interkonsento agrabla kunestado en kafejo

Kostoj: kombinita ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro kaj la muzeo "Eulenburg", ĉiĉeronado tra la entrepreno Schwarze & Schlichte inkluzive de gustumado de la produktoj: 12,00 €;

manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (glaciaĵejo, restoracio) ĉiu mem pagas; Aliĝu kaj ĝiru la kotizon bonvole plejeble ĝis la 10-a de septembro: Doodle-listo: http://doodle.com/rffitsfwsvbs8w2b

Bonvolu ĝiri la kotizon de 12,00 € por la ĉiĉeronadoj kaj por la vizito de la entrepreno ĝis la 10-a de septembro 2014 al la konto de la “Esperanto-Gruppe Hameln” ĉe la Sparkasse Weserbergland, IBAN: DE87254501100160118618, BIC: NOLADE21SWB

Legu pli: https://www.facebook.com/events/1444752545814595/?ref=2&ref_dashboard_filter=upcoming

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026