- Nova kanto de litova grupo “Sepa & Asorti” https://www.youtube.com/watch?v=RC-MF2L__K4
- Post apero de la albumoj de Kapriol'! kaj Manuel (vidu ĉe: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/756407),
- Ĵus aperis nova albumo de nova esperanto-folka bando el Dordonjo en
Okcitanio nome MARAGAN': La albumo "Kiu semas venton..." atendas vin
por malkovro. Legu pri ĝi, vidu kaj aŭskultu ĉe : http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/768601
- FESTO startos post unu semajno (16a-23/08/2014) nepre aliĝu kaj
partoprenu! Ĉi jare partoprenos artistoj kiuj neniam koncertis en FESTO
krome estos koncerta surprizo. Jen la definitiva koncerta programo : http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/738669
- Koncerto de Martin sen la Talpoj en Tuluzo la 6an de septembro 2014:
Okaze de la miksado de la nova albumo de Martin & la Talpoj en la
studio de Vinilkosmo, la fama sveda kantisto gitaristo el Stockholmo,
Martin Wiese (Persone, Martin & la talpoj) koncertos sole laŭ
pop-folk-akustika stilo en la kela koncertejo de la Picejo Berfort ĉe 2
Strato Bertran de Born en Tuluzo... Tuluzanoj kaj regionaj esperantistoj
estas varme invititaj! Post la koncerto okazos la manĝoklaĉo de
septembro. La enirprezo estos libera kaj utilos por repagi vojaĝkostojn al
Martin. Por pliaj informoj kontaktu nin...
Vidu biografion de Martin en la renovigita elŝutejo de Vinilkosmo ĉi tie:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/martin-la-talpoj-105.html
aŭ ankaŭ en la regiona platformo de la FLIM (Sendependaj eldonejoj de
Mezpireneoj: http://1d-midipyrenees.com/fr/artist/martin-la-talpoj
(sub la franca versio aperas la esperanta versio)
Plej muzikajn kaj varmajn salutojn de la tuta teamo de EUROKKA kaj
VINILKOSMO