IBERIA RENKONTIĜO, L Arboç, Katalunio, Hispanio, 5an, 6an kaj 7an de Septembro
Kataluna Esperanto-Asocio kunigas esperantistojn de la Kataluna Landaro.
Ĝi organizas, i.a., ĉiun jaron sian Internaciisman Renkontiĝon. Temas
pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭripovo kaj
Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al
internaciaj partoprenantoj. Tial ni ĉiam klopodas organizi ĝin kun lokaj
anaroj. Kutime partoprenas ĉ. 80 aŭ 100 personoj el la tuta mondo. La
evento koincidas ĉi-jare kun la Iberia Renkontiĝo, ĉiujara esperantaĵo
okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo,
Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo.
Ĉi-jare la urbo L'Arboç gastigas la Renkontiĝon. Legu pli:
http://esperanto.cat/ir2014/hejmo_eo.htm