Kun profunda tristo ni akceptis la informon pri pereo de Maëna Volant.
Maëna estis komitatanino de Junulara Esperantista Franca Organizo. Pluraj
el ni renkontis ŝin interalie en kelkaj Esperanto-eventoj en Eŭropo. La
24-an de julio ŝi pereis en la aviadila katastrofo en Malio.
Nome de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ni esprimas sinceran
kondolencon al la familio de Maëna, al JEFO kaj al ĉiuj havis plezuron
ekkoni ŝin.
Łukasz Żebrowski
Prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo