Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo Centro de Konstanta Edukado
estas Klerigejo AKB/AIS funkcianta ekde 1991, laŭleĝe registrita ĉe
Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la Urbestro de
Bydgoszcz (n-ro 13/08). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo
de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studumo
instruadas lekciistoj de AIS kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), Internacia
Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Universitato de Kazimiro la Granda en
Bydgoszcz (UKW-UKG) kaj Muzeo de Diplomatio, Ekonomia Universitato en
Bydgoszcz (WSG-EUB), Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj,
Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de
Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz,
Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo „Kujavio kaj Pomerelio”, Pola
Esperanto-Asocio kaj Oficejo de Vojaĝantoj „Flugo”. En la studumo
povas studi ĉiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaŭ
meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. Plena
eduk-ciklo daŭras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori
en naŭ profesioj (simboloj de Eŭropa Unio). Legu pli:
http://www.esperanto-studium.za.pl/