Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 387 (2014-08-08)
Prelego-turneo de Mikaelo Lineckij en Germanio (ekde 24a de aŭgusto)

La konata esperantisto Mikaelo Lineckij el Kievo, la ĉefurbo de Ukrainujo, venos fine de aŭgusto al Germanujo por prelegi en lokaj kluboj. Vi povas inviti lin ekde la 24-a de aŭgusto; ankoraŭ ne certas la fina tago de lia restado, eble estos la 5-a de septembro.

Li preparis plurajn prelegojn:

1. Ukrainaj popolaj kantoj kun la instruado

2. Uzo de ludoj dum E-kurso kun la parktiko

3. Novaj metodoj por netradicia kuracado

4. Logikaj taskoj por paroliga kurso kun la trejnado

5. Popularaj diverstemaj anekdotoj

6. La aktuala situacio en Ukrainujo

Ĉi-lasta temo aparte taŭgas ankaŭ por ĝenerala publiko.

Detalojn pri la gasto vi trovas sur http://turneoj.wikispaces.com/Lineckij+2014

Bonvolu gastigi lin laŭ la kondiĉoj de Pasporta Servo. Kiel kontribuon al la vojaĝkostoj mi petos 30 EUR. Se via klubo ne povas pagi tion, ne hezitu tamen skribi al mi kaj ni trovos solvon.

Amike salutas, Lars Sözüer, komisiito de GEA pri rondvojaĝoj, http://turneoj.wikispaces.com/

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026