Ĉu vi pretas dediĉi la lastan septembran semajnfinon al E-kulturo, arto
kaj scienco?
1. Programo
Kristaliĝas programo de ĉi jara Konfrontoj. Ĝi estos plena de
prelegoj, koncertoj, prezentaĵoj kaj elpaŝoj. Indas viziti nian retejon
por legi la plenan programon en ĝia aktuala formo. La granda stelulo de la
Miela Vespero estos grupo KAJTO.
Aktualigata programo troveblas en nia retejo. Ni daŭre akceptas
programkontribuantojn kaj premias ilin per 50% rabato de la kotizo.
2. Tria Interlingvistika Simpozio 25-26.09
Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. Indas kombini
sian partoprenon en "ARKONES" kun tiu grava evento. Partopreno estas
senkosta. Detaloj kaj aliĝo: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html
Interlingvistikaj Studoj: nova starto. Nova starto de la plej kompletaj
studoj pri Interlingvistiko, kiu funkcias ekde 1998. En septembro 2014
startos nova grupo. Kandidatoj el la tuta mondo estas bonvenigataj.
Postulo: bona kono de E-o (min. nivelo B2) kaj baza kono de E-kulturo, baza
diplomo pri superagradaj studoj. Aliĝdato: 15.08.2014. La unua sesio
okazos inter la 20-24.09.2014.
Informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html
3. Aliĝo kaj loĝebloj
Eblas aliĝi malmultkoste antaŭ la aranĝo pere de la reta aliĝilo:
http://www.arkones.org/partopreno/aligilo
Kotizoj ekde 15 eŭroj (45 zł por poloj). Pluraj rabatoj!
Loĝigo en Junulargastejo Cinnamon ekde 5 eŭroj inklizive matenmanĝon.
Ne forgesu inviti nianome aliajn esperantistojn en via urbo.
Amike via, Tobiasz Kaźmierski, +31-641010695, http://www.arkones.org