Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 387 (2014-08-08)
30-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES", Poznań, Pollando, 26a ĝis 28a de septembro 2014

Ĉu vi pretas dediĉi la lastan septembran semajnfinon al E-kulturo, arto kaj scienco?
1. Programo
Kristaliĝas programo de ĉi jara Konfrontoj. Ĝi estos plena de prelegoj, koncertoj, prezentaĵoj kaj elpaŝoj. Indas viziti nian retejon por legi la plenan programon en ĝia aktuala formo. La granda stelulo de la Miela Vespero estos grupo KAJTO.
Aktualigata programo troveblas en nia retejo. Ni daŭre akceptas programkontribuantojn kaj premias ilin per 50% rabato de la kotizo.
2. Tria Interlingvistika Simpozio 25-26.09
Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. Indas kombini sian partoprenon en "ARKONES" kun tiu grava evento. Partopreno estas senkosta. Detaloj kaj aliĝo: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html
Interlingvistikaj Studoj: nova starto. Nova starto de la plej kompletaj studoj pri Interlingvistiko, kiu funkcias ekde 1998. En septembro 2014 startos nova grupo. Kandidatoj el la tuta mondo estas bonvenigataj. Postulo: bona kono de E-o (min. nivelo B2) kaj baza kono de E-kulturo, baza diplomo pri superagradaj studoj. Aliĝdato: 15.08.2014. La unua sesio okazos inter la 20-24.09.2014.
Informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html
3. Aliĝo kaj loĝebloj
Eblas aliĝi malmultkoste antaŭ la aranĝo pere de la reta aliĝilo:
http://www.arkones.org/partopreno/aligilo
Kotizoj ekde 15 eŭroj (45 zł por poloj). Pluraj rabatoj!
Loĝigo en Junulargastejo Cinnamon ekde 5 eŭroj inklizive matenmanĝon.
Ne forgesu inviti nianome aliajn esperantistojn en via urbo.
Amike via, Tobiasz Kaźmierski, +31-641010695, http://www.arkones.org

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026