Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 386 (2014-07-11)
TORPEDO 9: Herzberg im Harz, die Esperanto-Stadt, Germanio, 3a ĝis 5a de oktobro 2014

Post unujara paŭzo (pro la ILEI-konferenco en julio 2013) denove okazos la Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo. La celo estas pluklerigado per fakprelegoj, traktado de interesaj fakaj temoj, diskutado pri tendecoj, ebloj, novaĵoj de instruado de fremdaj lingvoj, ebligo de spertinterŝanĝo al gekolegoj, helpo per metodikaj-didaktikaj konsiloj al la malpli spertaj gekeolegoj, ktp.

Ĉeftemo: Libroj – Bildoj – Filmoj. Instruado per modernaj metodoj al moderna klientaro.

Kotizoj: 30 EUR (EGS-membroj), 45 EUR (GEA-membroj), 60 EUR (sen membreco), sen kotizo por GEJ-membroj. Aliĝu al TORPEDO 9 ĝustatempe!

TORPEDO estas organizata jam la 9-an fojon de AGEI kaj Germana Esperanto-Centro – Filio de GEA por Klerigado kaj Kultruo kaj la partopreno en ĝi kalkuliĝas ankaŭ kiel studmodulo en la klerigsistemo, do eblas akiri kreditpoentojn.

Detaloj pri la klerigofertoj, studmoduloj: http://ic-herzberg.de/page.php?pid=81093452

La interesaĵo de la ĉi-jara pedagogia-metodika seminario estos la tiam okazonta Herzberga Esperanto-Filmfestivalo la 4-an de oktobro, ekde la 19-a horo en la Kavalira Salono de la Welf-kastelo, en kiu pluraj etfilmoj, videaĵoj estos prezentataj ne nur por Esperanto-partoprenantaro, sed ankaŭ por germanlingva publiko. La spektantoj mem prijuĝos la filmojn kaj la plej bonaj en la konkurso ricevos valorajn premiojn.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026