Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 386 (2014-07-11)
164 PARTOPRENIS EN LA TRIA TUTMONDA EKZAMENTAGO

La 14-an de junio, per la parola ekzamensesio en la brazila urbo Kuritibo, finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamentago, en kiu partoprenis 164 personoj en 17 urboj en 12 landoj (detala statistiko haveblas en la retpaĝo).

En kvin lokoj okazis ankaŭ parola parto. Pasintjare ĝi jam okazis en Arras, La Chau x-de-Fonds, Limoges kaj Tecamac, dum ĉi-jare Curitiba unuafoje provis la novteknologian manieron realigi ĝin.

En junio kaj julio okazos la korektado kaj taksado. La atestilojn oni planas enmanigi dum la UK en Bonaero rekte al la ĉeestantaj sukcesintoj aŭ al la reprezentantoj de la ekzamenlokoj. Se ĉiuj ekzamenitoj sukcesos, la nombro de ĝisnunaj sukcesintoj atingos 1446 kaj la ronda nombro de 1500 povos esti atingita ĝis la fino de tiu ĉi jaro.

En julio kaj aŭgusto okazos tri ekzamensesioj.

(Laŭ edukado.net)
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj, N-ro 545, 2014-06-28) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=545

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026