Kvar filmitaj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato en la 97-a UK
en Hanojo en 2012 aldoniĝis al la kolekto de la Reta Kinejo de UEA en
YouTube. Ĉiuj filmoj estis realigitaj de Francisco L. Veuthey.
Du prelegoj temas pri arto. Sub la titolo Movado aŭ kulturo? (53’) prof.
Humphrey Tonkin traktas la ideologian bazon de la Esperanto-poezio, dum
Jonathan Cooper parolas pri Moderna arto: kio ĝi estas kaj de kie ĝi
venas? (2-a parto, ambaŭ kune 51’). D-ro Jukka Pietiläinen havas
ĵurnalistikan temon, Novaĵoj translimen (57’), sub kiu li analizas la
geografian strukturon de internaciaj novaĵoj. Kiu kontrolas la registarojn
de la mondo? demandas d-ro Gábor Márkus , priskribante mekanismojn en
diversaj landoj por kontroli la funkciadon de ties registaroj.
En la retejo de IKU troviĝas listo de ĉiuj prelegoj, kies filmregistaĵo
estas videbla en la Reta Kinejo. La tekstoj de la prelegoj estas
publikigitaj en la t.n. IKU-libro. (Fonto:Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro
540, 2014-04-10) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=540#2