Ni kunvenas plurajn tagojn. Ni dezirus ankaŭ ke nia aro iĝu pli
internacie. Dum julio mi organizas kantsemajnon en Ardèche kun la svisa
koruso por ekpretigi koncerton por UK 2015 en Lille, kompreneble se la
nivelo sufiĉe bonos. Ni ŝatus ankaŭ registri kaj enmeti kantojn sur «
Youtube ».
Por pli bone kompletigi nian aron, mi serĉas ĉefe 2 basulojn sed bonvenus
ankaŭ aliaj voĉreĝistroj.
Kantsemajno en Archèche (Eyrieŭ valo) de la 7-a ĝis la 12-a de julio
2014
La aliaj kunvenoj okazos en Svislando: 27-28.09.2014 / 31.01-01.02.2015 /
30-31.05.2015.
Nia celo estus: registri e-kantojn por «Youtube», koncerti en Lille dum
la 100-a UK en 2015, kaj iĝi pli internacie. Estas tamen postulata ke la
partoprenantoj serioze laboru hejme kaj jam bone sciu la kantojn antaŭ ol
alveni por la ripetadoj. Por faciligi tiun laboron ni sendas partiturojn
kaj kantregistraĵojn kun apartaj voĉoj.
Kontakto: Elisabeth de Mestral - Francio (+33): 0475 64 48 45 / 0608 51 03
53, Svisa portebla: (+41): 079 431 89 45 / retadreso: de.demestral ĉe bluewin.ch