Nun la retejo por la 1-a Svisa Esperanto-Junularo-Kantokonkurso (SEJK)
ankaŭ en Esperanto estas disponebla: http://esperanto.ch/konkurso/eo/
La finalo okazos, la 18-an de oktobro 2014, en la kadro de la 7-a SFERO
(17-a ĝis 19-a de oktobro 2014) en Centro Adonia en Vordemwald (apud
Zofingo, Argovio). Rezervu jam tiun gravan daton kaj partoprenu kiel
publiko!!! Kaj se vi konas junulinon aŭ junulon (ankaŭ se li aŭ ŝi ne
parolas Esperanton), kiu emas kanti aŭ/kaj komponi, tiam instigu lin aŭ
ŝin partopreni la konkurson! Estas bona ebleco reklami Esperanton inter
ne-esperantistoj!