Ĝi havas la nomon “Itala Kongreso”, ĉar italaj esperantistoj
aranĝas ĝin, sed de jaroj la partoprenantoj, la prelegantoj, la artistoj,
ktp. estas pli neitalaj ol italaj. Ĝi estas vere eŭropa kongreso, sed pro
diplomatiaj kialoj ni kaŝas tion.
Certe en ĝi estas la kongresa parto (tre altnivelaj seminarioj, tre
profundaj/endormigaj prelegoj, debatoj, ktp.), kaj por tio vi venas kaj
tion vi ĝuos, sed via partnero aŭ via samklubano malpli kongresema havos
abundajn okazojn por partopreni niajn ekskursojn. Se vi iras al la paĝo:
http://kongreso.esperanto.it/81/?page_id=388&lang=eo
vi vidos, ke ĉiutage estas unu aŭ pli ol unu tŭttaga ekskurso kaj
almenaŭ unu duontaga. Via partnero kaj via samklubano ne havos tempon por
partopreni ĉiujn.
Ĵus estis subskribita la kontrakto, kun la organizantoj de tiuj ekskursoj.
Ne pensu ankoraŭ, sed aliĝu ĉe la paĝo http://kongreso.esperanto.it
Invite, via LKK