Kaj nun vi certe demandas vin kion signifas "la una fazo". Ĉi jare ni
decidis iom ŝangi la kandidatiĝsistemon. En la unua fazo ni akceptas ne
finprepartitajn proponojn, bazan prezentadon de via propono en formo de (ne
nepre komplete) plenigita invitilo, kiun vi trovas en http://tejo.org/files/IJK-invitilo_2016.odt
aŭ http://tejo.org/files/IJK-invitilo_2016.doc
aŭ http://tejo.org/files/IJK-invitilo_2016.pdf.
Trovu vian teamon, trarigardu la formularon kaj plenigu per tiuj informoj,
kiujn vi havas. Kontaktiĝu kun TEJO - kun estrarano pri kongresoj kaj
sendu vian kandidatiĝon. Klarigu kiuj estas la mankantajn informoj kaj
kial ili estas nedefinitaj. La celo de tiu ĉi sistemo estas ke oni diskutu
la invitilon kaj manieron plenigi ĝin kun TEJO. Se ni scios pli frue ke vi
intencas kandidatiĝi, ni pli frue povos eklabori kun vi kaj helpi vin. Do,
ne necesas atendi la limdaton - vi povas kontatki nin jam nun.
En la dua fazo ni akceptos finpreparitajn proponojn nur de tiuj kandidatoj
kiuj jam anoncis sin en la unua fazo de la konkurso. Do ne eblos eniri
fazon du, sen esti en la unua fazo. Limdato pot la dua fazo estas la 1-a de
oktobro 2014.
Kial ni faras tiel? Ĉar ni rimarkis ke ofte venas nefinplenigitaj
kandidatiĝoj, ne sufiĉe detalaj proponoj kaj miskomprenoj pri tio kio
gravas kaj kio ne. Ni volas atigni, ke en la unua fazo okazu konsultiĝo
kun TEJO pri la kandidatiĝo mem kaj ke tiamaniere la ideoj kiujn vi havas
estu jam prilaboritaj.
Ni liveras al vi ankaŭ kelkajn helpilojn por ke vi pli facile povu
prepariĝi. Sub la invitilo vi trovos “Manlibron pri Kiel organizi
Internacian Junularan Kongreson kaj aliajn Esperanto-renkontiĝojn?”
publikigitan antaŭ multaj jaroj sed daŭre tre utilan. Aldone, por havi
bonan ideon kiom da kunorganizantoj vi povus bezoni, ni havas por vi
preparitan “Superrigardon de taskoj”. En la sekva ligilo vi povas trovi
pliajn dokumentojn kiuj povos helpi vin - http://tejo.org/eo/organizado_de_eventoj