Komuna plurtaga biciklado al la jubilea renkontiĝo en Hungarujo, http://www.ijs.hu
Ni invitas vin bicikli kun ni laŭlonge de la rivero Danubo en
esperantlingva etoso. La detaloj dependas de interkonsento inter la
aliĝantoj. Jen unua provizora propono:
- startloko en Passau ĉe la landlimo inter Germanujo kaj Aŭstrio
- starttempo dimanĉo, la 20-a de julio, matene
- sabato, la 19-a de julio, taŭgas por vojaĝi trajne al la startloko,
ekz-e per t.n. semajnfina bileto
- alveno en vendredo, la 25-a de julio
- tiel ni havos ses tagojn por bicikli ĉ. 540 km, averaĝe 90 km tage -
iom ambicie
- en malbona okazo (tro malbona vetero, paneo, malsano, io alia neatendita)
ni povus rekapti perditan distancon trajne
- ĉiu devas porti ĉiujn siajn havaĵojn mem sur la biciklo
- loĝado en propraj tendoj, foje sur tendumejoj, foje sovaĝe
Viaj demandoj estas bonvenaj. Legu pli: https://www.facebook.com/events/267532046740714