La kvara Seminario pri Aktivula Maturigo okazos kadre de la Itala Kongreso
en Fai della Paganella (23-30a de aŭgusto 2014) en montara altaĵo apud
Trento. La kongresa ĉeftemo estas: ‘Esperanto kaj novaj teknologioj’.
Informoj: http://kongreso.esperanto.it/81/?lang=eo
La seminario AMO-4 okazos tra kvar matenoj, la 25an, 26an, 28an kaj 29an de
aŭgusto (lunde, marde, ĵaŭde kaj vendrede), kun publika resuma sesio
vendrede inter la 17.00h kaj 18.30h.
La Seminaria Temo estos: Kiel altigi la prestiĝon de Esperanto?
La ĉefa kaj kunordiga gvidanto estos Stefan MacGill, la vic-prezidanto de
UEA. Li gvidos prezentaĵon, ‘Kiel agi internacie’ sekvatan de
diskutgrupoj. Li gvidos rolludon pri la nove formita kontinento Azanio, kie
la rolluda tasko estos la starigo de Kontinenta Komisiono por kunordigi la
disvastigon de Esperanto tra ĉiuj landoj de tiu insulego. Aldone rolos
tri/kvar pliaj gvidantoj, kies nomoj kaj temoj restas anoncotaj. Same
baldaŭ ni anoncos eblojn por kongresanoj anonci sian deziron partopreni la
seminarion.
Jen katalogo de subtemoj, kiujn ni povos trakti:
- Tradukoj: de Esperanto, al Esperanto, per Esperanto
- Vikipedio: pri Esperanto, en Esperanto
- Universitataj kursoj: pri Esperanto (kaj interlingvistiko); en Esperanto
- La esperanta popolo: socia konsisto; muziko, kulturaj interŝanĝoj
- Kunlaboro kun landaj/lokaj branĉoj de ne-esp-istaj internaciaj organizoj
UEA proponas kvar stipendiojn, po €125 por mildigi la kostojn de
partopreno en la seminario. Ni invitas petojn por ricevi tiun sumojn. La
petoj donu bazajn biografiajn informojn, resumu la ĝisnunajn movadajn
rolojn de la petanto kaj la planojn por poste bone eluzi la gajnitajn
konojn kaj spertojn en plua agado. La petmesaĝoj (modela longo ĉ. 500
vortoj) venu al stefan.macgill ĉe gmail.com kaj michela.lipari ĉe
tiscali.it. Limdato por alveno: la 10a de julio. La petojn prijuĝos
kvarpersona komisiono (UEA, LKK/IEF kaj IEJ). Ni anoncos al la petintoj la
rezultojn ĝis la 15a de julio.
Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri la retkurso 'Esperanto Etape'.