En septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj
interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en
Poznano.
Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas
pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn
universitatajn kotizojn. Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic
Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA kaj ILEI.
Tri-persona mastruma teamo estis starigita inter ESF kaj UAM por prizorgi
i.a. la administradon de la stipendioj. La komisiono decidos pri la nombro
kaj valoro de la asignotaj stipendioj por la studjaro 2014-2015, kun eblo
je ŝanĝoj por la postaj jaroj. Oni atendas povi disponigi stipendiojn por
la tuta trijara periodo.
Detalaj informoj pri la kursaro troviĝas ĉi tie. Por informiĝi pri la
stipendioj oni klaku la butonon “Mi volas partopreni” en la suba parto
de la paĝo. La limdato por kandidatiĝi por stipendio estas la 15-a de
julio 2014. La decidon oni komunikos al la petintoj ĝis la 10-a de
aŭgusto. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 544, 2014-06-02) Legu
pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=544#2