Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 383 (2014-06-15)
KER-ekzamenoj

Por sukcese pledi por Esperanto ĉe instancoj, helpus al ni se ni povus montri kiom da homoj, el kiuj landoj trapasis jam tiun ŝtate agnoskatan ekzamenon.

Se malantaŭ la ciferoj estas ankaŭ veraj homoj, tio estos vere konvinka argumento.

Tial ni kreis paĝon ĉe edukado.net kun la nomoj de tiuj, pri kiuj ni fieras . Tie la posedantoj de KER-atestiloj povas malkaŝi sin kaj tiel helpi altigi la prestiĝon de nia lingvo en ekstermovadaj cirkloj.

Ni petas vin do aktivigi vian nomon en la reta kandidata listo.

Por tio vi devas viziti la koncernan paĝon, kaj serĉi vin laŭ la numero de via KER-atestilo.

Entajpante ĝin vi estos petata kontroli viajn datumojn kaj konsenti aŭ eventuale malaprobi la aperigon de via nomo.

En kazo de konsento viaj nomo, nivelo, ekzamentipo kaj ekzamenjaro estos publikigitaj, kune kun la poento(j) kiu(j)n vi akiris per via ekzameno por via lando.

Se vi rimarkas eraron en la datumbazo, bv. lasi komenton, por ke ni povu korekti la eraron.

Se vi decidas ne konsenti la publikigon, daŭre aperos nur la numero de la atestilo kaj la ceteraj informoj, sed via nomo estos neindikita.

Post unufoja aktivigo aŭ malaktivigo la sistemo por vi ne plu estos alirebla. Se hazarde vi poste ŝanĝos vian decidon al ajna direkto (malaprobo aŭ aprobo) bv. skribi al la redaktejo kaj petu efektivigi la ŝanĝon.

Eblas, ke vi momente ne havas ĉemane vian KER-atestilon kaj bezonas ĝian numeron. En tiu kazo bv. kontakti la redaktoron (ker-ekzamenoj ĉe edukado.net) kaj demandu la numeron. En la temlinio de la mesaĝo bv. indiki: MANKAS al mi la KER-numero.

Baldaŭ pretiĝos grafikaĵo pri la statistikaj informoj kaj eblos vidi, kiuj landoj estas la plej aktivaj kaj sukcesaj en la KER-ekzamenoj.

Momente akireblas nur tabela-grafikaĵo, kiun vi povas konsulti sur la paĝo de la statistikoj. http://edukado.net/ekzamenoj/ker/statistiko

Koran dankon pro via kunlaboro kaj altigo de la prestiĝo de nia lingvo.

Katalin Kovats

Kaj nun, ek al la kandidata listo: http://www.edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026