Por pli da informoj klaku tie: http://www.alesk.eu/festo2014/
Kaj aliĝu ĉi tie: https://docs.google.com/forms/d/1ggDwxkynZ1rzvJB5Q3L_lN_6tyvXtFnAmek28SImm84/viewform
FESTO estas festivalo pri muziko kaj kulturo organizita de francaj junaj
esperantistoj (JEFO). Ĝi okazas ĉiujare dum aŭgusta monato en Okcidenta
Eŭropo. Tiu festivalo kunigas homojn de ĉiuj aĝoj kaj landoj ĉirkaŭ
komuna amo por muziko, interŝanĝo, kaj revo de mondo sen limo.
Se Esperanto estas internacia lingvo, muziko estas internacia gusto kaj
estas dum FESTO ke kuniĝas ambaŭ esparantoparolantoj kaj lokaj
muzikgrupoj por miksiĝi.
Sed FESTO ne konsistas nur en koncertoj : dum la tago okazas
muzikatelieroj, artistaj, sportaj, kulturaj kaj lingvistikaj kaj ankaŭ
kulturalaj kaj turismaj ekskursoj…
Dum nokto, vivo daŭriĝas kun diskoteko, drinkejo-trinkejo kaj gufujo
(ĉi-jare apud kampofajro), lokoj favoraj por amuziĝi, babili kiel refari
la mondon kun revoj de ĉiuj.
Ĉi-jare 2014, FESTO konos la kuniĝon de movadoj esperantistaj, veganaj
kaj okcitanistaj interalie. Partoprenantoj spertos riĉeĉon de
interŝangoj. Kaj eble, fine de la semajno, kelkaj estos anoj de la tri
movadoj!
Muzika programo de FESTO 2014: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/738669