Multaj esperantistoj neglektas/forlasas esperanto.com kaj ipernity.com kaj
trans/iras al facebook.com kaj tie perdiĝas en abundego de informoj.
Kelkaj jam rezignis pri la eblecoj de la interreto.
Dume en PER atendas anoncetoj pri konkreta kunfarado vian atenton. Eble
ankaŭ vi ŝatas havi ĉiĉeronon en via vizitota urbo aŭ pretas publike
oferti vian pretecon esti ĉiĉerono por esperantistoj - ekzemple. Eble vi
deziras uzi ne tiom da tempo trarigardi la anoncetojn.
Por ricevi informojn el PER en digestebla kvanto mi proponas aboni
novaĵojn: Instalu en via retpoŝtprogramo konton kun la ligilo http://per.esocom.de/feed.xml kaj
vi ricevos de tempo al tempo ligilon al interesa ebleco kunfari. Se vi
klakas al http://per.esocom.de/feed.xml, tio
malfermas vian legilon kaj vi povos aboni tie. Povas tamen esti, ke vi tie
vidos nur strangan kodon. Tiam via legilo ne estas preparita por aboni, vi
bezonos aplikaĵon, kiu ebligas la abonadon.
Se vi havas demandon, ne hezitu skribi al mi. Salutas amike Frank Merla