Oficiala lanĉo de la interreta Esperanto-Televido "ETV" okazis en Sidnejo,
sabaton la 5-an de aprilo 2014!
La unua elsendo de ETV – kun tri-hora programo – okazis en Nov-Jorko je
02:00 - Rio de Janeiro (03:00) - Londono (07:00) - Varsovio (08:00) -
Najrobo (09:00) - Moskvo (10:00) - Nov-Delhio (11:30) - Ĝakarto (13:00) -
Tokio (15:00) - Sidnejo (17:00).
Kompreneble post tiu unua ETV-elsendo oni povas spekti la programon
senĉese, eĉ du horan novan programon ĉiusemajne!
La enhavo estos plejparte en Esperanto, kaj konsistos el originalaj aŭ
dublitaj unikaj kaj allogaj programoj, kaj ankaŭ “zorge elektitaj
filmetoj kreitaj de kontribuantoj ĉirkaŭ la mondo."
La nova elsenda kanalo “Esperanto TV” laŭplane celas liveri allogan
enhavon al ĉiuj niveloj de parolantoj de Esperanto, de komencantoj ĝis
fluparolantoj. Kelkaj programoj estos ankaŭ en aliaj lingvoj, kiel ekz-e
lingvaj kursoj por anglalingvanoj.
“Esperanto TV” estas rezulto de kunlaboro inter la sidnej-baza Language
Festival Association (Asocio de Lingvaj Festivaloj) kaj la aŭstralia
amaskomunika kompanio iStreamStudios.
La teamo malantaŭ ETV:
- Richard Delamore (ĉefo de produktado, redaktoro)
- Marina Lobanova (merkatikaj aferoj)
- Dmitry Lushnikov (partnera produktisto)
- Smoliakov Roman (filmado)
- Robert Poort (oficiala reprezentanto)
Centraj adresoj:
- info ĉe esperantotv.net
- http://esperantotv.net/
- Informriĉa paĝo pri la projekto de Aŭstralia ETV: https://www.facebook.com/LaEsperantoTV
- Informoj, komunikaĵoj, kaj materialoj pri kunlaboro: http://www.actingaustralia.com.au
- Retejo de la firmao kun la elsendoj: http://www.istreamstudios.tv
Fonto: Szilvási László, Ret-Info / Lingvo-Studio, LS