23 minuta fragmento el la legenda koncerto de Amplifiki en IJK-99, en
Veszprém, Hungario...
Amplifiki estis la unua, kaj ĝis nun la plej fama Esperanta rok-grupo,
muzikanta en la 80-a jaroj. Post ĉ. 10-jara paŭzo la fondaj membroj: Kim,
Bertilo kaj Micke 'hazarde' renkontiĝis en la IJK en Veszprém,
kie ili faris neantaŭplanitan, spontanan koncerton kun tre-tre bona etoso.
En la dua parto de la koncerto aliĝis al la improvizata muzikado ankaŭ la
same ĉeestanta JoMo.
Oni - same neantaŭplanite - registris per VHS-kameraoj parton de la
koncerto. Jen fragmento el ĝi. La registraĵo kun pli bona kvalito en
formato mp4 estas elŝutebla en la retejo http://www.eventoj.hu.
Legenda ensemblo, sangomova Esperanto-muziko, agrabla vespero... Estas tre
bona sento nun rerigardi tiun koncerton, kaj ĝui la bonegan etoson. Estas
ankaŭ interesa ludo kalkuli, kiom da amikoj, konatoj vi retrovas inter la
spektantoj... :-)
A koncerta registraĵo estas atingebla ĉe la adreso: http://www.eventoj.hu/zip/amplifiki-koncert.htm
Indas rigardu ĝin sur granda ekrano de via televidilo!
Fonto: Szilvási László, http://www.eventoj.hu