La Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en
Poznań informas, ke ekde septembro 2014 startos nova grupo de trijaraj
eksteraj postdiplomaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio. Ni
atendas novajn kandidatojn!
Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo por la studjaro 2014/2015 ĝis
la 15-a de aŭgusto 2014. Pli frua anonco estas bonvena. La unua sesio
okazos inter la 20-24.09.2014.
Postuloj: baza diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto
(min. nivelo B2).
Pliajn informojn (pri studkotizoj, eventualaj stipendioj, studplano ktp.)
vidu ĉe: http://www.amu.edu.pl/~interl/
Konatiĝu kun nia FB-paĝo: https://www.facebook.com/interlingvistikajstudoj.poznan
Nepre rigardu la videon: http://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=244
aŭ http://www.youtube.com/watch?v=dNt4B0bHNDE
Prof. dr Ilona Koutny invitas vin al la studoj, komencigontaj en septembro
2014. (atingebla ankaŭ en nia FB-paĝo)
En la nomo de la Interlingvistikaj Studoj en Poznań Małgorzata
Zięba-Szmaglińska
Informoj kaj aliĝilo: interlin ĉe
amu.edu.pl