"Scienca Revuo" estas eldonata de Internacia Scienca Asocio Esperantista,
ISAE. La revuo aperas ekde 1949 kaj estas daŭriganto de Internacia Scienca
Revuo fondita en 1904.
ISAE nun malfermis publikan interretan arkivon de Scienca Revuo de la
postmilita periodo, kio signifas, ke en la retejo http://scienca-revuo.info estas
legeblaj en skanita formato pli ol 2000 artikoloj, aperintaj inter
1949-2014 en Scienca Revuo.
La artikoloj estas skanitaj en simpla, senteksta bilda formato, sed la
retejo donas eblon pri serĉado laŭ nomo de la aŭtoro kaj titolo de la
artikoloj.
Motoroj de la projekto estis Johannes Mueller (DE) kaj Mélanie Maradan
(CH). La skanado de la artikoloj realiĝis danke al la kunlaboro kun
Interkultura Centro Herzberg.
Adreso de la arkivo: https://scienca-revuo.info/issue/archive
ISAE fondiĝis en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en
kiu fakuloj de sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, unuiĝis al
mondvasta scienca asocio, uzantaj la internacian lingvon Esperanto en
scienco kaj tekniko. Ekde 2013 ISAE estas oficiale registrita ĉe la
komerca ĉambro en Nederlando, kun sidejo en Roterdamo.
Ĉefredaktoro de Scienca Revuo estas Johannes Mueller. Por la nuntempaj
numeroj ISAE daŭre serĉas verkantojn kaj prov-legantojn por diversaj
fakoj. Se vi pretas fake verki aŭ alimaniere kontribui al la scienca agado
vizitu la paĝon: https://scienca-revuo.info/about/journalSponsorship