Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 381 (2014-05-17)
Konkurso de Esperanto-muziko

TEJO kaj ĝia revuo Kontakto anoncas konkurson pri novaj Esperantaj kantoj kaj -muzikaĵoj. Unu el la premioj estos aljuĝita laŭ publika voĉdonado!

Per la moderna teknologio multaj homoj havas jam la eblon verki kaj mem registri Esperantan muzikon, kantojn. Pro la bunteco de la muzika ĝenro ekde la pasinta jaro ĝi ne plu estas traktata kiel branĉo en la tradiciaj Belartaj Konkursoj de UEA, sed estas organizata aparta Muzika Konkurso sub la ŝildo de TEJO.

La Muzikan Konkurson teknike organizas la revuo Kontakto, ĝin subtenas Universala Esperanto-Asocio kaj la Esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. La konkurso havos du kategoriojn: “Kanto de la Jaro” resp. “Albumo de la Jaro” – rajtas ĝin partopreni iu ajn, - ankaŭ per memfaritaj aŭ neeldonitaj registraĵoj.

– La konkurso "Kanto de la Jaro" aljuĝos tri premiojn. La unuan kaj la duan lokon aljuĝos la ĵurio. La trian premion, nome la premion de la publiko aljuĝos la ordinara publiko per publika voĉdonado. La unua loko por la "Kanto de la Jaro" ricevos premion de 200 EUR, la dua loko 100 EUR kaj la premio de la publiko 100 eŭrojn.

– La konkurso "Albumo de la Jaro" premios unu konkursaĵon. La premiita konkursaĵo ricevos 200 EUR kiel premion.

Por alsendi la konkursaĵojn limdato estas la 31-a de majo de ĉiu jaro. Kontakta adreso de organizantoj por ĉiuj demandoj: "muzikakonkurso ĉe tejo.org"

Detala regularo kaj aliĝilo de la Muzika Konkurso estas trovebla ĉe: http://kontakto.tejo.org/p/regularo-de.html

Temas pri la unua jaro, unua konkurso, do estus grave, ke kiel eble plej da homoj eksciu pri la nova projekto. Ni sincere dankas al vi, se vi helpas diskonigi tiun ĉi konkursan alvokon!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026