En konkurso de UEA, Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García
Gutiérrez el Kubo gajnis subvencion por vojaĝo al Vieno kaj partopreno en
la terminologia somerlernejo, kiun la internacia terminologia reto TermNet
okazigos de la 14-a ĝis la 18-a de julio.
Laŭ Mélanie Maradan, komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, la
konkurso allogis sep partoprenantojn, el kiuj unu devis retiriĝi pro aliaj
planoj. "La prijuĝo de la dosieroj estis tre malfacila pro la elstara
kvalito de pluraj dosieroj", rakontas Maradan.
Por kuraĝigi ilin al plua terminologia aktivado oni aljuĝis libropremiojn
al la kvar aliaj konkursantoj. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro
542, 2014-05-02) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=542#3