En sia aprila kunsido en Norda Italio, la Estraro de TEJO nomumis Roy McCoy
kiel Komisiiton pri Pasporta Servo. McCoy emeritiĝis pasintdecembre kiel
longtempa redaktoro de la Jarlibro kaj prespretigisto de aliaj eldonaĵoj
en la Centra Oficejo de UEA. Li pretigis por presado interalie la lastajn
du adresarojn de Pasporta Servo (2010 kaj 2011). McCoy akceptis la taskon
kun la kondiĉo ne esti ligita al antaŭe fiksitaj limdatoj. Li tamen
kredas, ke papera eldono de la adresaro povos esti preta por presado ĝis
la fino de junio.
Ankaŭ plena refunkciigo de la reta Pasporta Servo estas antaŭvidata
relative baldaŭ. Volontulo en Usono estas nun laboranta pri la ĝisdatigo
de ĝia sistema softvaro. Alia volontulo estas serĉata por la kreado de
mapoj, dum la landaj PS-organizantoj estos enplektitaj en la pridatenaj
laboroj.
Roy McCoy estas kontaktebla ĉe (roymccoy.nl ĉe gmail.com)
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 542, 2014-05-02) Legu pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=542#1