TEJO nepre bezonas novan retejon, kiu estu:
- alloga
- facile superrigardebla
- redaktebla de pluraj (nefakaj) personoj
havu kaj statikan kaj nestatikan parton:
- la statika parto (t.e. relative konstanta enhavo) estu plurlingva
- la nestatika (t.e. novaĵoj) estos baze nur en Esperanto
Kandidatiĝu plej malfrue ĝis la 15a de majo sendante retmesaĝon al novaretejo ĉe tejo.org - la
kandidatiĝoj estos traktitaj laŭeble plej rapide kaj tuje. La plej gravaj
ecoj taksataj estos:
- tempo en kiu estos realigita la retejo (bv. prezenti iun tempoplanon)
- sperto de la kreanto (bv. prezenti ekzemplojn de via ĝisnuna laboro)
- kosto de laboro (bv. ne inkluzivi kostojn de ŝablono, servilo ktp., sed
nur laborkostojn)
Dum sia lasta kunsido la estraro de TEJO laboris pri tiu temo kaj havas jam
kelkajn aferojn pretaj. Temas pri baza strukturo de la retejo kaj provizore
elektita ŝablono por la retejo (ĝi ne nepras, sed plej facilas, ĉar
ĝiabaze ni laboris pri la strukturo). Havante spertojn kun diversaj
sistemoj kaj ilia uzantamikeco, ni havas ioman preferon al retejo en
WordPress kaj fortan malpreferon al retejo en Drupalo. Kompreneble tamen
elekto de sistemo estas ankoraŭ diskutebla - ni bonvenigas argumentojn por
de vi preferata elekto.
La laboro konsistos el:
- starigo de unu plurlingva ĉefretejo de TEJO surbaze de enhavmastruma
sistemo kaj grafika ŝablono (kun eventalaj laŭbezonaj modifoj de la
ŝablono)
- transmeto de informoj el la malnova retejo al la nova (kun gvido/helpo de
TEJO-volontulo kaj de estraro)
- starigo de apartaj nur esperantlingvaj subpaĝoj (nepre samsistemaj,
prefere sam- aŭ simil-ŝablonaj) por “Aktivula trejnado”, “Eksteraj
rilatoj” kaj “Scienca kaj faka agado”, kune kun transmeto de informoj
el la malnova retejo kaj vikio (kun gvido/helpo de TEJO-volontulo kaj pria
estrarano)
- eventuala laŭbezona helpo kaj/aŭ riparo de eraroj en komenca periodo de
mastrumado de la retejo (iusence kiel garantio dum tiu periodo, kiam oni
komencas labori kun la nova retejo)